Teoria kemio

Teoria kemio koncernas la uzadon de fiziko por klarigi aŭ antaŭvidi kemiajn fenomenojn. En la lastaj jaroj, ĝi konsistis ĉefe el kvantuma kemio, tio estas la aplikado de kvantuma mekaniko al problemoj en kemio. Oni povas dividi teorian kemion en elektronika strukturon, dinamikon, kaj statistikan mekanikon. Solvante la problemon antaŭvidi kemian reakciemon, oni eble diversgrade uzas ĉiujn tri. Aliaj terenoj de esplorado en teoria kemio inkluzivas la matematikan karakterizadon de amasa kemio en diversaj fazoj, (ekzemple, la studado de kemia kinetiko) kaj la studado de aplikado de lastatempaj metodoj al la bazaj studterenoj (ekzemple la ebla aplikado de principoj de topologio al la elektrona strukturo.) Tiu lasta studtereno iam nomiĝas matematika kemio.

Multo tia estas klasifikebla kiel komputika kemio, kvankam komputika kemio kutime rilatas al aplikado de teoria kemio en aplika situacio, kutime kun ia alproksimumo, ekzemple ia tipo de post Hartree-Fock, teorio pri densecofunkcioj, duonempiriaj metodoj (ekzemple PM3fortkampaj metodoj. Iuj kemiteoriistoj utiligas statistikan mekanikon por ligi inter la mikroskopaj fenomenoj de la kvantuma mondo kaj la makroskopaj amasaj atributoj de sistemoj.

Teoriaj metodoj por kemiaj problemoj komenciĝis en la plej fruaj tagoj sed antaŭ la elpenso de la ekvacio de Schrödinger fare de la aŭstra fizikisto Erwin Schrödinger, la uzeblaj teknikoj estis iom krudaj kaj spekulativaj. Nuntempe, multe pli disvolvitaj teoriaj aliroj, bazitaj sur kvantumkampa teorio kaj teorio pri neekvilibraj verda funkcio estas laŭmodaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search